Eksa aŭstra prezidento esprimis aserton pri atingoj de ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio

Qiujieming Publikigita: 2022-07-11 15:11:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Eksa aŭstra prezidento Heinz Fischer lastatempe esprimis grandan aserton pri la atingoj de ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio dum sia intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo.

Fischer diris, ke Ĉinio atingis grandan sukceson pri liberigo el malriĉeco. Ĝi liveris gravan sperton por malgrandigi la interspacon inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj, kiu ankaŭ estas malfacila problemo por la mondo.

Fischer diris, ke estas peza tasko gvidi kaj evoluigi tian grandan landon kia Ĉinio kaj ebligi ĝin por kiel eble eviti krizon. Ĉinio trovis sian propran disvolvan vojon.

Parolante pri la ekologia medio kaj daŭripova disvolvado, Fischer diris, ke Ĉinio estas konsiderata kiel lando, kiu donis grandan gravecon al ekonomia kresko sed relative neglektis mediprotekton dum longa tempo en la pasinteco. Sed en la lastaj jaroj, ĉi tiu impreso multe ŝanĝiĝis. Multaj donitaĵoj montras, ke Ĉinio plene klopodas por atingi internaciajn celojn pri klimatŝanĝiĝo kaj mediprotektado, kaj la celoj fiksitaj de la 26a kunveno de la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Frama Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo (KDP26) estas alte taksitaj en Ĉinio. Kvankam mediprotektado ankoraŭ estas malfacila problemo tutmonde, Ĉinio faris grandajn klopodojn kaj atingis grandan sukceson en tiu ĉi kampo.

Sub la tutmonda pandemio de la nova kronviruso, la duflanka komerco de Ĉinio kaj Aŭstrio pliiĝis je 37,1% en 2021, kiu estas rekordo en la historio. Fischer diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstrio en 1971, la dulandaj rilatoj bone disvolviĝis, kaj la plurkampa kunlaboro inter la du landoj estis fruktodona, kio vere alportis avantaĝojn al ambaŭ flankoj. Kvankam la politikaj sistemoj de Ĉinio kaj Aŭstrio estas malsamaj, tio ne malhelpas la du landojn fari sinceran kaj racian kunlaboron. Fischer esperas, ke ĉi tiu bona partnereco ne estos influita de iuj faktoroj kaj restos vivaplena post multaj jaroj. “Ĝi estas celo, ĝi estas deziro, ĝi estas espero, kaj nur se ni kune klopodas, ĝi povos esti atingita,” Fischer diris.

Dividu