La rezulto de la senata elektado en Japanio estas publikigita

Xiong Publikigita: 2022-07-11 17:32:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Frumatene de la 11a de julio, la rezulto de la 26a senata elektado de la Japana Nacia Asembleo estas publikigita, kaj la reganta Liberala Demokratia Partio (LDP) akiris du trionojn de la seĝoj de la senato, transpaŝinte la “sojlon” bezonatan por motivo amendi la konstitucion.

La statistikaj rezultoj montras, ke inter la 125 reelektitaj seĝoj la Liberala Demokratia Partio en la reganta koalicio akiris 63 seĝojn kaj la partio Komeito 13 seĝojn, do ilia nombro de seĝoj estas super “duono”. Kun nereelektitaj 70 seĝoj la reganta koalicio havas 146 seĝojn en la senato.

Pro tio la fortoj por la amendo de la konstitucio havas du trionojn de la seĝoj en ambaŭ ĉambroj de la Japana Nacia Asembleo kaj do ili posedas la kondiĉojn bezonatajn por lanĉi amendon de la konstitucio en la senato.

Dividu