Usona Komerca Reprezentanto kaj Senata Majoritatestro testiĝis pozitive je KOVIM-19Usona Komerca Reprezentanto Katherine Tai diris dimanĉe, ke ŝi testiĝis pozitive je la nova kronviruso (KOVIM-19) en la antaŭa tago.
Tai diris en socia amaskomunikilo Twitter dimanĉe posttagmeze, ke ŝi estis pozitiva je KOVIM-19 sabaton. Ŝi estis plene vakcinita kaj plifortigita, izolante sin hejme kaj sekvante la konsilon de sia kuracisto.
Senata Majoritatestro Chuck Schumer ankaŭ estis pozitiva je KOVIM-19, diris lia proparolanto Justin Goodman en deklaro dimanĉe vespere.
“En sia regula testo Schumer ricevis pozitivan testrezulton por KOVIM-19. La gvidanto estas plene vakcinita kaj duoble plifortigita, kaj havas tre mildajn simptomojn,” diris la deklaro.