La 11a de julio estas la Monda Tago de Loĝantaro, kaj en tiu tago UN publikigis raporton “Perspektivo de monda loĝantaro 2022” kun la antaŭvido: la 15an de novembro, ĉi-jare, la monda loĝantaro sin nombros je 8 miliardoj.
Laŭ la plej nova antaŭkalkulo de UN, la monda loĝantaro atingos 8,5 kaj 9,7 miliardojn respektive en 2030 kaj en 2050. Kaj en la 80-aj jaroj de ĉi jarcento la monda loĝantaro alvenos al sia plej alta valoro – 10,4 miliardoj.