Dekmila ĉina-eŭropa kargotrajno (Chongqing) alvenis en Germanion

Qiujieming Publikigita: 2022-07-12 16:34:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kargotrajno ŝarĝita per elektronikaj produktoj, mekanikaj partoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj, kiu foriris de la urbo Chongqing de sudokcidenta Ĉinio la 23an de junio, alvenis al Duisburg, Germanio, lunde.

Tio markis la dekmilan ĉina-rŭropan kargotrajnon (Chongqing).

Du Chunguo, la ĉina ĝenerala konsulo en Duseldorfo , kaj la ĉefoficisto de Duisport Markus Bangen ĉeestis al bonveniga ceremonio okazigita en Duisburg lundon posttagmeze.

Du diris, ke tio estas majloŝtono de ĉina-eŭropaj kargotrajnoj kaj nova deirpunkto por la komuna disvolviĝo en Eŭrop-Azio.

Ĉi-jare estas la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio.

Du diris, ke la jara komerca sumo estis malpli ol 300 milionoj da usonaj dolaroj inter la du landoj antaŭ 50 jaroj, kaj “nun necesas nur 12 horoj averaĝe por ĝin plenumi.”

Markus Bangen diris, ke Germanio kaj Ĉinio havas vastan ekonomian kunlaboron, kaj la pasintaj 50 jaroj atestis sukcesan kaj utilan kunlaboron inter ambaŭ. “Ni atendas pli da kunlaboroj en la estonteco.”

Dividu