Usona mediato: krimoj kontraŭ azi-devenaj usonanoj eksplodis en Kalifornio en 2021

Qiujieming Publikigita: 2022-07-12 16:37:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de usona ĵurnalo World Journal, ĉefprokuroro de Kalifornio Rob Bonta lastatempe diris en gazetara konferenco, ke en la lasta jaro en Kalifornio, krimoj pro rasismo kreskis je 33% kompare kun 2020. La krimoj kontraŭ afrik-devenaj usonanoj kreskis je 13%, dum tiuj kontraŭ azi-devenaj usonanoj je 178%.

Bonta diris, ke dum la novkronvirusa epidemio, ĉu en Kalifornio, ĉu en la tuta lando, krimoj pro rasismo eksplodis, kio prezentas grandan minacon al socia stabileco. Kalifornio raportis 1 763 tiajn krimojn en 2021, la sesa plej alta nombro ekde la ŝtato komencis kalkuli rasismajn krimojn en 1995 kaj la dua plej alta nombro ekde 2001.

Pasintjare, videaĵoj de maljunaj usonanoj de azia deveno atakitaj aperiĝis en San-Francisko. Laŭ la raporto de polico en San-Francisko de januaro 2021, krimoj pro malamo kreskis je 567% de la sama periodo antaŭ jaro. Polico atentigis, ke la reala nombro de rasismaj krimoj estu pli alta ol la statistiko.

Laŭ la Federala Buroo de Esplorado, la nombro de rasismaj krimoj en Usono en 2019 estis la plej alta en la pasintaj 10 jaroj, montrante, ke la problemo de rasismaj krimoj en Usono daŭre estas serioza.

Dividu