La Plej Supera Popola Juĝejo de Ĉinio: En Ĉinio jam formiĝis perfekta servosistemo de justico

Xiong Publikigita: 2022-07-12 16:37:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 12a de julio, la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio tenis la gazetaran konferencon kun la seria temaro “Ĉinio en Tiuj Ĉi Dek Jaroj”. Tao Kaiyuan, vicprezidanto de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj duaklasa granda juĝisto, konigis la laboran staton de la juĝejo depost la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Tao diris, ke de dek jaroj la popola juĝejo laŭleĝe servis kaj garantiis la altkvalitan disvolviĝon de ekonomio. La servoj de la juĝejo inkluzivas justican protekton de intelekta proprieto kaj defendon de ĉiuformaj entreprenoj ekzemple ŝtataj, eksterlandaj kaj privataj, aŭ grandaj kaj malgrandaj, kaj formadon de internacia medio komerca kaj merkatika. Kaj krome, la popola juĝejo protektis ekologian medion per plej severaj leĝoj kaj servis al la konstruado de bela Ĉinio; egale protektis laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kaj eksterlandaj personoj; kaj por la iniciato “Zono kaj Vojo”, la liberaj komercaj provejoj kaj la pli altnivelaj reformo kaj malfermo liveris pli perfektajn justicajn politikojn.

Dividu