La malajzia plejsupera ĉefo Abdullah intervidiĝis kun Wang Yi

Xiong Publikigita: 2022-07-12 20:31:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 12an de julio, en Kuala-Lumpuro, la malajzia plejsupera ĉefo Abdullah intervidiĝis kun Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Abdullah petis, ke Wang Yi transdonu lian sinceran saluton al prezidanto Xi Jinping, kaj esprimis sian opinion ke la rilatoj inter Malajzio kaj Ĉinio estas fortaj, kaj Ĉinio estas ne nur la plej granda komerca partnero, sed ankaŭ grava strategia kompano, de Malajzio. Malajzio volas teni alttavolan kontakton kun Ĉinio, plifortigi duflankan kunlaboron en diversaj sekcioj kaj lokoj kaj rapidigi praktikan kunlaboron. Malajzio bonvenigas pli da investoj el Ĉinio.

Wang Yi transdonis la sinceran saluton de prezidanto Xi Jinping al Abdullah kaj la esprimon ke Ĉinio kaj Malajzio estas bonaj najbaroj transmaraj kaj bonaj fratoj tra mil jaroj. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero dum 13 jaroj, kaj la ekonomia prospero de la du landoj alportos grandan feliĉon al la dulandaj popoloj. Ĉinio volas kune kun Malajzio fari pli grandan kontribuon por la evoluo kaj progreso de la homaro.

Dividu