Usono marde lanĉis aeratakon per senpilota avadilo, kiu mortigis la gvidanton de la Islama Ŝtato en Sirio, diris la Usona Centra Komandejo.
Laŭ la komandejo, Maher al-Agal, unu el la kvin plej altaj gvidantoj de la Islama Ŝtato kaj la gvidanto de tiu grupo en Sirio estis mortigita per senpilot-aviadila aeratako ekstere de Jindayris, nordokcidenta Sirio.
La komadejo diris, ke kiel gvidanto de la Islama Ŝtato, Al-Agal estis respondeca por aktive serĉi disvolvadon de reto de la Islama Ŝtato ekstere de Irako kaj Sirio.