Opinisondo: subtena procento de Biden falis ĝis 30%

Qiujieming Publikigita: 2022-07-13 15:53:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la plej freŝa opinisondo tra Usono, la subtena procento de usona prezidento Joe Biden falis ĝis 30%, kiu estas minimuma.

Usona ĵurnalo New York Post diris en la 9a de julio, ke ĝis la 9a de julio, malpli ol triono de la usonanoj admiris la laborkapablon de Biden, kaj 57% estis malkontentaj. Usonaj amaskomunikiloj diris, ke kiam eksa prezidanto Trump oficis por unu jaro kaj kvin monatoj, la subtena procento estis 44%, kio estis multe pli alta ol ĉe Biden.

Estas raportite, ke kreskanta inflacio, altaj gasprezoj kaj ekonomia regreso, kiu povos veni iam ajn, estas la ĉefaj kialoj de malkontento de la homoj pri la laboro de Biden.

Dividu