Agentaj militoj kaj la “fonto de kaoso” de la mondo

Qiujieming Publikigita: 2022-07-13 15:54:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La projekto kodita “127e”, sekrete rajtigita kaj financita de la usona registaro, estis elmontrita de amaskomunikiloj. Laŭ lastatempa raporto de la usona retejo “The Intercept”, la usona registaro uzas ĉi tiun projekton por liveri armilojn, informojn kaj alian militan helpon al eksterlanda armita personaro, trejni usonajn agentojn en multaj landoj kaj servi por usonaj interesoj.

La usona retejo “The Intercept” diris, ke de 2017 ĝis 2020, la usona registaro efektivigis almenaŭ 23 agentajn militojn per tiu projekto “127e”. Nur en 2020, almenaŭ 14 “127e-agoj” estis aktivaj en Mezoriento kaj la Azi-Pacifika regiono. Usona veterano Seth Manzel diris: “Ni konstruis lernejojn loke por trejni niajn partnerojn en Mezameriko kiel torturi homojn “taŭge.”

Usono havas longan historion kreskigi por-usonajn fortojn en aliaj landoj, eksportante militojn kaj tumulton, kaj eĉ subfosante la reĝimojn de aliaj landoj. La projekto 127e estas nur alia solida pruvo de la usona ekstera intervena politiko. La projekto 127e ne estas la unua, nek la lasta. Tio denove pruvis al la internacia komunumo, ke Usono estas la “antaŭenigilo” de agentaj militoj kaj la “fonto de kaoso” de la mondo.

Dividu