Srilanka prezidento jam alvenis al Maldivoj

Qiujieming Publikigita: 2022-07-13 16:58:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raportoj de maldivaj amaskomunikiloj en la 13a de julio, srilanka prezidento Gotabaya Rajapaksa jam alvenis al Maldivoj per aviadilo.

La raporto diris, ke Rajapaksa alvenis al Velana Internacia Flughaveno en Maldivoj per milita aviadilo en 3:00. Prezidanto de maldiva parlamento Mohamed Nasheed bonvenigis lin en la flughaveno.

Proparolanto de srilanka parlamento Mahinda Yapa Abeywardena diris, ke gvidantoj de politikaj partioj decidis elekti novan prezidenton en la 20a de julio.

Dividu