Komploto de alilanda ŝtatrenverso fare de usona altrangulo estas neniel surpriza

Xiong Publikigita: 2022-07-13 18:24:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge iu usona eksa altrangulo konfesis, ke li iam helpis komploton de alilanda ŝtatrenverso. Wang Wenbin, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj respondis en la 13a de julio, ke tio estas neniel surpriza.

En la gazetara konferenco estis demando metita de raportisto: la 12an de julio, kiam John Robert Bolton, la usona eksa asistanto de usona prezidento pri nacia sekureco, akceptis intervjuon de la usona CNN, li diris ke li iam helpis komploton de alilanda ŝtatrenverso. Reuters asertis, ke usona ŝtatoficisto publike konfesis ke ili partoprenis en la komploto de alilanda ŝtatrenverso, kaj tio estas “ege neordinara”. Kian komenton Ĉinio havas pri la raportaĵo?

“Tio estas neniel surpriza. En tio montriĝas ke interveni en alilandajn internajn aferojn kaj fari ŝtatrenverson jam fariĝis kondutaj normoj de la usona registaro,” diris Wang Wenbin.

Dividu