La ĉina suda milita zono avertis kaj forpelis usonan militŝipon

Xiong Publikigita: 2022-07-13 20:52:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tian Junli, supera kolonelo, novaĵa proparolanto de la ĉina suda milita zono, diris, ke la 13an de julio la usona misila destrojero Benford, sen permeso de la ĉina registaro, kontraŭleĝe entrudiĝis en la maran teritorion Xisha, Ĉinio, la suda milita zono de la Ĉina Popola Liberiga Armeo organizis siajn fortojn marajn kaj aerajn fari spuradon kaj kontroladon pri la usona ŝipo kaj ĝin avertis kaj forpelis. La ago de la usona armeo serioze atencis la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio, grave malobservis la internacian juron kaj la normojn de internaciaj rilatoj. La faktoj refoje pruvis, ke Usono entute estas “produktanto de danĝeroj je la sekureoco de la Suda Ĉina Maro” kaj “detruanto de regiona paco kaj stabileco”. La militozonaj trupoj ĉiam estas siagardaj kaj pretaj por firme defendi la suverenecon kaj sekurecon de la ŝtato kaj la regionan pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

Dividu