Usona mediato: Usono decidis anonci “finiĝon” de epidemio, sed KOVIM-19 ne konsentas

Qiujieming Publikigita: 2022-07-14 10:57:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Retejo de usona ĵurnalo The Washington Post raportis la 10an de julio, ke Usono decidis anonci la “finiĝon” de la novkronvirusa epidemio, sed la kronviruso ne konsentas. La subvarianto BA.5 de Omicron jam okupis ĉefan pozicion en Usono.

La raporto diris, ke epidemiologoj ĝenerale opinias, ke usonaj agoj por prevento kaj ragado kontraŭ la epidemio estas ne sufiĉaj. La limigo kontraŭ la viruso jam ne ekzistas longe. La vojaĝo per aviadilo renormaliĝas kiel antaŭ la epidemio. Politikistoj ne plu parolas pri la epidemio, kaj homoj ne plu portas maskojn. Sed oficialuloj avertis, ke la viruso eble denove grandskale disvastiĝos en aŭtuno aŭ vintro, kaj la nombro de infektitoj en Usono eble atingos 100 milionojn.

Dividu