Ĉinio kaj Vjetnamio okazigas kunvenon pri duflanka kunlaboro

Qiujieming Publikigita: 2022-07-14 15:09:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14a kunveno de Ĉina-vjetnama Direkta Komitato por Duflanka Kunlaboro merkrede okazis en Nanning, suda ĉina Guangxi-a Zhuang-a Aŭtonoma Regiono. Ambaŭ flankoj konsentis labori por konstrui komunumon kun komuna estonteco kun strategia signifo.

La kunveno estis kune prezidita de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi and vjetnama vicĉefministro Pham Bing Minh.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio havas gravajn enlandajn politikajn tagordojn ĉi-jare. Estas necese fortigi kunordigon kaj kune klopodi por konstrui komunumon kun komuna estonteco kun strategia signifo.

Li prezentis kvin proponojn por fortigi kunlaboron inter la du landoj.

Wang diris, ke la du flankoj devas antaŭenigi la ampleksan strategian partenerecon inter la du landoj al nova nivelo.

Li diris, ke ili devas profundigi la interŝanĝojn de spertoj pri regado de lando kaj fortigi leĝdonajn departementojn kaj partiajn interŝanĝojn.

Wang diris, ke la tu flankoj devas plene ludi siajn rolojn en geografia proksimeco kaj komplementaj industriaj avantaĝoj kaj antaŭenigi la plibonigon de ekonomia kunlaboro kaj komerca interŝanĝo inter la du landoj.

Li dirs, ke la du flankoj devas fortigi kunlaboron por klimatŝanĝiĝo, verda disvolvado, fotovoltaa kaj pura energio.

Wang aldonis, ke la du flankoj devas plibonigi interŝanĝojn de homoj.

Pham Binh Minh diris, ke ligoj kun Ĉinio estas la ĉefa prioritato de vjetnama eksterlanda politiko, kaj amikeco kun Ĉinio estas vjetnama strategia elekto.

Li diris, ke Vjetnamio volas labori kun Ĉinio por pliigi altnivelajn interŝanĝojn, firmigi strategian reciprokan fidon, kaj antaŭenigi kunlaboron en multaj kampoj por demonstri la strategian signifon de iliaj duflankaj rilatoj.

Dividu