Biden alvenis al Israelo kaj komencis vojaĝon en Mezoriento

Qiujieming Publikigita: 2022-07-14 16:47:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona prezidento Joe Biden merkrede posttagmeze alvenis al Israelo, malfermante sian unuan viziton al Mezoriento. Dum la vizito, li interparolos kun oficialuloj de Israelo, Palestino kaj Saud-Arabio.

Israela ĉefministro Yair Lapid diris en la bonveniga ceremonio en flughaveno Ben Gurion, ke ili diskutos kiel konstruri novan strukturon pri sekureco kaj ekonomio kun la landoj de Mezoriento, kaj kiel rekonstrui fortan mondan koalicion, kiu ĉesigos la iranan nuklean projekton.

Biden diris, ke la konekto inter Israelo kaj Usono estas profunda. Li laboros dum sia vojaĝo por antaŭenigi la integriĝon de Israelo en la regiono.

Dividu