EU ne devus retiriĝi sur la problemo de la klimata ŝanĝiĝo

Xiong Publikigita: 2022-07-14 19:17:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Influate de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kaj, sekve, de la sankcioj de la Okcidento kontraŭ Rusio, la energifonta proviz-ĉeno en nemalmultaj eŭropaj landoj estis detruita kaj la energifontaj prezoj altiĝas konstante. Estas rimarkinde ke la streĉa stato de tiu energifonta provizado, kaŭzita de geopolitiko, disetendiĝis eĉ al la kampo de la klimata ŝanĝiĝo, kaj pro tio iuj landoj sin malprogresigis ĉe sia politiko pri energiriĉaĵo. Tio damaĝos la internacian reputacion de Eŭropa Unio respondi al la klimata ŝanĝiĝo kaj ombros la penadon de la tuta mondo kontroli la klimatan ŝanĝiĝon.

Komence de ĉi monato, la Eŭropa Parlamento voĉdone subtenis etiketi la naturan gason kaj nuklean energion per “verda etikedo”. Kritikistoj opiniis, ke tio signigas ke la promeso de Eŭropa Unio redukti la ellason de karbona dioksido estas rompita kaj eĉ endanĝerigos la celaron prilaboritan de EU pri karbona neŭtreco en 2050.

Respondo al la klimata ŝanĝiĝo estas komuna respondeco de la internacia komunumo, kaj ĝi ne devus esti influata de geopolitiko. EU devus fari memekzamenon pri la sankcioj kontraŭ Rusio kaj pri sia energifonta politiko kaj plenumi sian promeson pri la problemo de la klimata ŝanĝiĝo.


Dividu