Ĝenerala sekretario de UN laŭdis progreson de dialogo pri eksportado de ukrainaj grenoj

Qiujieming Publikigita: 2022-07-14 19:18:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres merkrede laŭdis tion, kion li nomis “substancan progreson” por certigi la eksportadon de ukrainaj grenoj tra la Nigra Maro.

Guterres diris en gazetara kunferenco okazinta ĉe la ĉefsidejo de UN en Nov-Jorkio: “Hodiaŭ en Istanbulo, ni vidis gravan paŝon antaŭen por certigi la sekurecon de eksportado de ukrainaj grenoj tra la Nigra Maro. En la mondo kun krizoj, hodiaŭ, almenaŭ, ni havas garbon da lumo de espero.”

Guterres diris, ke la celo de ĉiuj partioj ne nur estas la konento inter Rusio kaj Ukrainio, sed ankaŭ la konsento por la mondo.

Guterres diris, ke la bataloj ankoraŭ furiozas en Ukrainio. Sed la esperindaj novaĵoj el Istanbulo montras la gravecon de dialogo. “Ni inspiru nin per la espero lumigi la vojon de dialogo kaj paci sur la bazo de la Ĉarto de UN kaj la internacia juro.”

Dividu