Kien iros Eŭropo kiam la eŭro konstante falas?

Xiong Publikigita: 2022-07-15 20:08:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ene de duono de jaro la eŭro kontraŭ la usona dolaro falis je 12%, kaj en la 13a de julio la rilata valoro de la eŭro al la usona dolaro estis apenaŭ 1:1. La retejo de la germana ĵurnalo Handelsblatt analizis, ke tio rilatas kun la altiĝo de la usona dolaro, la alta inflacio en la eŭrozonaj landoj, la energifonta krizo en Eŭropo kaj la altaj ŝuldoj de Eŭropo.

De post la eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Usono kaj Eŭropo faris multfojajn sankciojn kontraŭ Rusio, kaj tio ankaŭ detruis la ekonomion de Eŭropo kaj igis la eŭrozonon rekta suferanto. Tio do estas la efiko de “sindamaĝo”. Junie, la konsuma prezindico de la eŭrozonaj loĝantoj kreskis je 8,6% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro, do ĝi estis la nova alto en la historio. Influate de geopolitiko, Germanio, potenco de fabrikado, ekhavis la unuafojan malfavoran komercan saldon post kelkaj jardekoj.

Devaluto de la eŭro ankaŭ rilatas kun la usona aldono de interezoj. Pro tio la eŭro fariĝis “viktimo” de la usona dolaro.

Dividu