Srilanka prezidento oficiale demisiis

Xiong Publikigita: 2022-07-15 20:10:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 15an de julio la prezidanto de la Srilanka Parlamento Mahainda Yapa Abeywardena anoncis la oficialan rezignon de Gotabaya Rajapaksa, la prezidento de Srilanko, kaj diris, ke la ĉefministro Ranil Wickremesinghe servos kiel transira prezidento.

En gazetara konferenco Yapa diris ke li ricevis la rezignan leteron de la prezidento, kaj de nun la prezidento legitime rezignos siajn devojn kaj respondecojn.

“En tia okazo la konstitucia proceduro investi novan prezidenton estos tuj komencita. Laŭ la konstitucio, antaŭ la finiĝo de tiu konstitucia proceduro, ĉefministro funkcios same kiel prezidento kaj faros superrigardon pri devoj, respondecoj kaj povo en la oficejo de prezidento,” diris la prezidanto.

Dividu