Ŝtata sciencteknika plano plue malfermiĝos al Honkongo kaj Makao

Xiong Publikigita: 2022-07-15 20:44:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 15an de julio, la ĉina ministro pri scienco kaj tekniko Wang Zhigang videe ĉeestis la fondan ceremonion de la Sciencteknika Noviga Unio de Honkongo kaj la lanĉan ceremonion de la Honkonga Noviga Premio BOC pri Scienco kaj Tekniko kaj unuafoje anoncis ke ŝtata sciencteknika plano plue malfermiĝos al Honkongo kaj Makao.

Lige al la dekkvara kvinjara plano, la ĉina Ministerio pri Scienco kaj Tekniko malfermiĝos al Honkongo kaj Makao en pli granda forto kaj pli granda sfero, antaŭenigante ŝtatan planon pri scienco kaj tekniko. Ĉi-jare la plej ĉefaj esploroplanoj de Ĉinio koncentriĝos sur tiuj kampoj: sano en vivo, artefarita intelekto, telekomunikado, novaj materialoj, elektronikaj informoj kaj aliaj. Dek kvin el tiuj projektoj estas specialaj por Honkongo kaj Makao, kaj por la specialaĵoj pli multe da patriotaj sciencistoj kaj teknikistoj de Honkongo kaj Makao povos profunde aliĝi al gravaj taskoj de la ŝtato kaj fari novan kontribuon por la scienco kaj tekniko de la patrujo.

Dividu