244 000 usonanoj unuafoje petis senlaborecan monhelpon

Lucia Publikigita: 2022-07-16 17:22:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La datumoj publikigitaj de la Usona Departemento pri Laboro ĵaŭde montris, ke en la semajno finiĝinta la 9an de julio, la nombro de usonanoj, kiuj petis senlaborecan monhelpon por la unua fojo, pliiĝis je 9 000, ĝis 244 000 ol la antaŭa monato, altiĝante al la plej alta nivelo ekde novembro de la pasinta jaro.

Laŭdire de analizistoj, ke pli da kompanioj anoncis maldungojn meze de kreskantaj timoj pri baldaŭa recesio en la usona ekonomio, tio estas la ĉefa kialo de la pliiĝo de petoj pri senlaboreca monhelpo por la unua fojo. Kun inflacio pliiĝanta, la Federacia Rezervo verŝajne altigos interezajn indicojn pli agreseme ĉe sia venonta kunveno en julio, aŭ malfortigos postulon pri laboro. Tio damaĝos la daŭran kreskon de la labormerkato.

Dividu