Usono kaj Saud-Arabio subskribis 18 interkonsentojn en multaj kampoj

Lucia Publikigita: 2022-07-16 17:23:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de saudi-araba ŝtata televidkanalo al-Ekhbariya, Usono kaj Saud-Arabio subskribis 18 interkonsentojn kaj memorandojn en la kampoj inkluzive de energio, komunikado, spaco kaj sanservo dum la vizito de usona prezidanto Joe Biden.

Laŭinforme de la oficiala Gazetara Agentejo de Saudi-Arabio, la interkonsentoj inkluzivas komercojn kun usonaj aerospacaj kaj defendaj firmaoj Boeing kaj Raytheon, kaj ankaŭ kun kuracistaj kompanioj Medtronic, Digital Diagnostics kaj IQVIA.

La oficiala Gazetara Agentejo de Saudi-Arabio raportis, ke ankaŭ estis interkonsentoj pri teknologioj 5G kaj 6G, projektoj pri puraj energioj, civila nuklea energio kaj uranio.

Dividu