Ĉinio sukcese lanĉis du novajn satelitojn

Pluveta Publikigita: 2022-07-16 17:34:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Je la 6a horo kaj 57 minutoj de la 16a de julio en Taiyuan Satelitlanĉa Centro Ĉinio sukcese lanĉis du satelitojn Siwei 03 kaj 04 per portanta raketo Changzheng-2C. La satelitoj sukcese eniris la antaŭfiksitan orbiton, kaj la lanĉa misio atingis kompletan sukceson.

La du satelitoj disponigos komercajn telesensajn servojn por sektoroj kiel esploro pri terresursoj, monitorado de natura katastrofo, urboplanado kaj sekureco.

Tio estas la 427a misio de la portanta raketo Changzheng.

Dividu