Wang Yi intervidiĝis kun sia siria paralelulo per videoligo

Pluveta Publikigita: 2022-07-16 18:22:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 15an de julio ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun sia siria paralelulo Faisal Mekdad per videoligo.

Wang Yi diris, ke Ĉinio volas kune kun Sirio efektivigi gravajn komunajn konojn de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Sirio kaj antaŭenpuŝi stabilan kaj sanan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Ĉinio daŭre parolos por Sirio por protekti sian suverenecon, sendependecon, teritorian integrecon kaj nacian dignon, subtenos Sirion bonigi la rilatojn kun najbaraj landoj kaj esperos plifrue realigi pacon kaj stabilecon de Sirio. Usono kaj la Okcidento devas korekti la malnovajn problemojn en la pasinteco, ne arbitre montri la fingrojn, ne enmiksiĝi en la aferojn de Mezoriento kaj ne klopode transformi la regionon per siaj propraj normoj.  

Mekdad deziris plenan sukceson al la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, dirante, ke la tutmonda disvolva iniciato kaj tutmonda sekureca iniciato proponitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping malfermos vastajn perspektivojn al la monda paco kaj disvolva kunlaboro. Sirio firme subtenas kaj pretas aktive partopreni en ĝi.

Dividu