Ĉinio donacos 50 milionojn da usonaj dolaroj al pandemia fonduso de Monda Banko

Yu Publikigita: 2022-07-17 14:18:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio planas donaci 50 milionojn da usonaj dolaroj al la fonduso de financa peranto, kiu estis aprobita de la Monda Banko por Prevento, Preteco kaj Respondo Kontraŭ Pandemioj,” diris ĉina ministro pri financo Liu Kun en kunveno de financaj oficialuloj de la Grupo 20 okazigita en la 15a kaj 16a de julio.

Liu diris, ke la membroj de G20 devas plu konservi la pozicion de la G20 kiel la ĉefa forumo pri internacia ekonomia kunlaboro, kunordigi preventon kaj regadon de pandemioj kun ekonomia kaj socia disvolvado, protekti la sekurecon kaj stabilecon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj malebligi gravajn negativajn influojn de la politikaj reĝustigoj de iuj landoj.

Liu diris, ke Ĉinio subtenas financajn kanalojn de G20 por interŝanĝoj kaj kundivido de politikoj pri klimatŝanĝiĝo, kaj persistas en la principo de komunaj, sed diferencaj respondecoj. Li emfazis, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por atingi altnivelan, hom-amikan kaj daŭripovan infrastrukturan investon.

Dividu