Wang Yi esprimas simpation al sia pakistana kolego pro sufero kaŭzita de inundoj en Pakistano

Yu Publikigita: 2022-07-17 14:26:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate sendis mesaĝon de simpatio al pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Bilawal Bhutto Zardari pro la sufero kaŭzita de inundoj en Pakistano.

Wang diris en sia mesaĝo, ke li estas konsternita eksciinte, ke multaj regionoj de Pakistano estis trafitaj de fortaj inundoj, kiuj kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj proprietaĵoj, kaj li esprimas sian profundan funebron pri la viktimoj kaj sinceran simpation al familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj kaj homoj en la trafitaj regionoj.

Wang diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo ĉiam staros kune kun la pakistanaj registaro kaj popolo. Li esprimis ankaŭ sian kredon, ke sub la gvidado de la pakistana registaro, la pakistana popolo certe venkos la katastrofon kaj frue rekomencos normalajn laboron kaj vivon.

Dividu