Nafta produktkvanto de Ĉinio kreskis je 4% en unuaj ses monatoj

Yu Publikigita: 2022-07-17 16:50:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficialaj donitaĵoj montris, ke la nafta produktkvanto de Ĉinio stabile pliiĝis, kreskante je 4% en la unuaj ses monatoj de 2022 kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La totala produktkvanto kalkuliĝis al 102,88 milionoj da tunoj en la periodo de januaro ĝis junio, laŭ la Nacia Statistika Buroo.

En la periodo, Ĉinio importis 252,52 milionojn da tunoj da nafto, malpli multe je 3,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La donitaĵoj montris, ke nur en junio, la nafta produktkvanto de Ĉinio kreskis je 3,6% ĝis 17,19 milionoj da tunoj, dum la nafta importado malpliiĝis je 10,7% ĝis 35,82 milionoj da tunoj.

Dividu