Ĉina vicĉefministro emfazis verdan kaj altkvalitan disvolviĝon

Yu Publikigita: 2022-07-17 17:05:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicĉefministro Han Zheng emfazis la gravecon sekvi la vojon de verda kreskado prioritatigantan ekologian protekton kaj alvokis novajn atingojn en antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo.

Han, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum vizitoj al la urbo Nyingchi en la ĉina okcidenta Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la tibeta aŭtonoma gubernio Yushu en la nordokcidenta provinco Qinghai ĵaŭde kaj vendrede.

En Nyingchi, post vizito al konstruejo de la Sichuan-Tibeta Fervojo kaj prilaborejo de sablo kaj gruzo, li emfazis kvaliton kaj sekurecon de konstruado, kaj postulis fortigon de esploro, ekspluatado kaj aplikado de enlande fabrikitaj ekipaĵoj, kaj ankaŭ pli grandan produktadon kaj uzadon de energiŝparaj kaj verdaj konstrumaterialoj.

Han ankaŭ informiĝis pri disvolvaj planoj de lokaj akvoenergiaj projektoj, kaj diris, ke klopodoj devas esti faritaj por kunordigi la racian disvolviĝon kaj protekton de akvaj resursoj kaj fari sciencan esploron antaŭ konstruado de gravaj projektoj.

En Yushu, Han substrekis la gravecon protekti la naturan ekologion kaj resursojn de Sanjiangyuan -- aŭ la tri-rivera fonto -- kiu estas hejmo de la fontoj de Jangzio, Flava Rivero kaj Lancang-rivero. Li emfazis, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por akceli ekspluatadon de marĉejoj, plibonigi protekton de biodiverseco kaj redukti homajn perturbojn al la naturo.

Dividu