Ĉina kargoŝipo Tianzhou-3 disiĝis de kombinaĵo de kosmostacio

Yu Publikigita: 2022-07-18 14:12:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kargoŝipo Tianzhou-3, portanta provizaĵojn por la ĉina kosmostacio, disiĝis de kombinaĵo de la orbita stacio je la 10a horo kaj 59 minutoj dimanĉe antaŭtagmeze (pekina tempo), post finplenumo de ĉiuj difinitaj taskoj, laŭ Oficejo de la Ĉina Homekipita Spaciala Inĝenierio.

Ĉinio lanĉis la kargoŝipon Tianzhou-3 la 20an de septembro 2021 de la Wenchang-a Kosmodromo en la suda provinco Hainan, liverante ses tunojn da varoj al la konstruata kosmostacio de la lando.

La oficejo diris, ke nun la kargoŝipo Tianzhou-3 estas en bona stato kaj reeniros la atmosferon sub la tera regado.

Dividu