Wang Yi konversaciis kun sia hungara paralelulo

Pluveta Publikigita: 2022-07-18 15:00:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de julio ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun sia hungara paralelulo Peter Szijjarto.

Szijjarto konigis la nunan situacion de Eŭropo kaj Hungario, precipe la financajn defiojn de Hungario pro la ukraina krizo. Li diris, ke Hungario estas tre ĝoja pri la kunlaboraj fruktoj inter Hungario kaj Ĉinio en diversaj kampoj, precipe pri la glata kunlaboro de komerco kaj investado. Hungario volas teni interŝanĝojn de altranguloj kaj antaŭenpuŝi la hungara-ĉinan ampleksan strategian partnerecon al nova etapo. Hungario bonvenigas investadon de ĉinaj entreprenoj en Hungario kaj liveros oportunecon kaj bonan medion.

Wang diris, ke la ukraina krizo portis seriozan influon ne nur al Eŭropo, sed ankaŭ al la tuta mondo. Dum la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de G20 okazinta antaŭ ne longe, ĉiuj flankoj esprimis maltrankvilon pri tio. Ĉinio prezentis iniciaton pri la sekureco de nutraĵo kaj energio. Kvankam Ĉinio ne estas partio de la ukraina krizo, tamen Ĉinio ne staras senokupe kaj ĉiam akcelis pacigon kaj dialogon. La lecionoj de la ukraina krizo estas pripensindaj de ĉiuj flankoj. Por longdaŭra plano, ĉiuj partioj devus esplori pri konstruado de ekvilibra, efika kaj daŭrigebla eŭropa sekureca arkitekturo por atingi daŭran pacon kaj sekurecon.

Wang Yi diris, ke Ĉinio alte ŝatas la fidon kaj amikecon establitajn kun Hungario, aprezas la hungaran flankon, kiu ĉiam subtenas Ĉinion en aferoj rilataj al Ĉinio, komprenas la legitimajn proponojn de Ĉinio kaj subtenas Ĉinion protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn, kaj volas kunlabori kun Hungario por konstrui modelon de ŝtataj rilatoj kun pli matura kaj reciproka konfido. Ĉinio senŝanceliĝe daŭrigos amikan politikon al Hungario, tenos pozitivan kaj malferman sintenon al reciproke utila kunlaboro inter la du flankoj, subtenos ĉinajn entreprenojn investi en Hungario, kaj esperas, ke Hungario liveru stabilajn politikojn kaj favoran komercan medion. Oni kredas, ke Hungario daŭre subtenos objektivan kaj justan pozicion kaj puŝos EU alpreni pozitivan kaj efikan politikon al Ĉinio.

Dividu