La 15an de julio la brazila Ministerio pri Sano publikigis avizon rekomendante la ŝtatojn vakcini la infanojn de 3 ĝis 5 jaroj per vakcino de ĉina kompanio SINOVAC kontraŭ la nova kronviruso. Laŭ koncerna decido de Brazila Nacia Buroo de Prisana Kontrolo, kvalifikitaj infanoj povas ricevi du dozojn de la vakcino Kellife kun intervalo de 28 tagoj.