Ĉinio publikigis planon pri konservado kaj uzado de kulturaj restaĵoj laŭ la Flava Rivero

Yu Publikigita: 2022-07-18 16:35:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj diris lunde en deklaro, ke ĉinaj aŭtoritatoj publikigis planon pri konservado kaj uzado de kulturaj restaĵoj laŭlonge de la Flava Rivero, promesante starigi datumbankon de tiaj resursoj laŭ la "patrina rivero" de la ĉina nacio antaŭ 2025.

La plano diris, ke speciala enketo pri kulturaj heredaĵoj estos farita, celante ekscii la nombron, tipojn, distribuon kaj karakterizaĵojn de kulturaj restaĵoj laŭlonge de la rivero, kaj listo de gravaj kulturaj restaĵoj estos publikigita post la enketo.

Ĝi diris, ke kulturaj restaĵoj identigitaj en la enketo estos kombinitaj kun la karakteriza kulturo rilata al la Flava Rivero por formi ekspozician sistemon sub naŭ temoj inkluzive de la origino de la homaro, historio de civilizacio kaj revoluciaj tradicioj.

Dividu