Ĉinio urĝas enketojn pri britaj kaj usonaj militkrimoj kaj atencoj al homaj rajtoj

Yu Publikigita: 2022-07-19 16:09:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj lunde diris, ke la internacia komunumo devas fari ĝisfundan enketon pri militkrimoj kaj atencoj al homaj rajtoj fare de Britio kaj Usono, por ke justeco estu subtenata por la senkulpaj viktimoj kaj homoj en la tuta mondo estu protektataj kontraŭ tiraneco kaj krueleco.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco responde al raportoj de amaskomunikiloj, ke membroj de la Brita Speciala Aer-Servo deĵoranta en Afganio "ripete mortigis" kaptitojn kaj senarmajn civilulojn, kaj eĉ "konkuris inter si pri plej granda nombro de homoj mortigitaj." La soldatoj ankaŭ estis suspektataj pri kaŝado de krimlokoj kaj oficialuloj laŭdire kaŝis la kazojn.

Wang diris, ke tio, kion ĉi tiuj raportoj malkovras, estas simple konsterna kaj indigniga. "Kruelega misuzoj de homaj rajtoj fare de Usono kaj ĝiaj aliancanoj, kiuj defias homan konsciencon, ne estas izolaj kazoj. Ili estas persistaj, sistemaj kaj ĝeneralaj ripetiĝoj."

Wang citis amaskomunikilajn raportojn, dirante, ke inter 2003 kaj 2008, miloj da irakaj civiluloj estis mistraktitaj de britaj soldatoj en manieroj kiel aresto, batado, humiligo, seksaj atakoj kaj eĉ murdo. Dum la pasintaj preskaŭ 20 jaroj, Usono lanĉis pli ol 90 000 aviadilajn atakojn kontraŭ landoj inkluzive de Afganio, Irako kaj Sirio, mortigante 48 000 civilulojn.

Wang diris, ke anstataŭ pripensi siajn abomenaĵojn, Britio kaj Usono provis ĉiun eblan manieron por deturni la kulpon.

Dividu