Ĉinio refutas raporton de Usono pri Xinjiang-rilataj demandoj

Yu Publikigita: 2022-07-19 16:12:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke la demandoj rilataj al Xinjiang temas ne pri homaj rajtoj, etneco aŭ religio, sed pri batalo kontraŭ terorismo kaj separismo, kaj la kontraŭterorismaj kaj deradikigaj rimedoj de la ĉina registaro fundamente renversis la sekurecan situacion en Xinjiang.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco responde al la usona raporto rilata al la ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Wang diris, ke la usona raporto distordas kaj kalumnias la staton de homaj rajtoj en Xinjiang kaj senhonte atakas la politikon de Ĉinio pri Xinjiang, tretas internacian juron kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj estas tute senbaza.

Wang diris, ke tio estas nenio alia ol ripeto de usonaj mensogoj pri Xinjiang-rilataj demandoj. Li akcentis, ke danke al ĉi tiuj rimedoj, estis neniu perforta terorisma okazaĵo en Xinjiang dum la lastaj kvin jaroj. Li aldonis, ke delonge Usono propagandas mensogojn pri Xinjiang kaj uzas ilin kiel bazon de grandioza kampanjo por kalumnii, limigi kaj subpremi Ĉinion.

Wang diris ankaŭ, ke antaŭ nur semajnoj, Usono komencis efektivigi la Leĝon pri Antaŭmalhelpo de Ujgura Deviga Laboro malgraŭ la forta opono de Ĉinio kun la intenco estigi devigan senlaborecon en Xinjiang kaj revenigi ĝin al malriĉeco.

Dividu