Publikiĝis raporto de lerneja pafado okazinta en usona Teksaso

Pluveta Publikigita: 2022-07-19 16:20:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de usona novaĵ-agentejo la teksasa lerneja pafado en Usono kaŭzis morton de 21 homoj. La enketa raporto publikigita la 17an de julio montris, ke kiam okazis la pafado, preskaŭ 400 policanoj estis ĉelokaj, sed "malbona decidofarado" kaj "sistemaj fiaskoj" kreis kaoson, tial la policanoj pafmortigis la krimulon nur unu horon poste.

La raporto kritikis la usonan federacian registaron kaj la polican departementon de Teksaso. La raporto diris, ke en la lernejo la policanoj ne "metis savi vivon de viktimoj super sia propra sekureco". La pafanto pafis proksimume 142 kuglojn en la lernejkonstruaĵo. Inter ili almenaŭ 100 kugloj estis pafitaj antaŭ la eniro de la policanoj en la klasĉambron.

La raporto jam estis publikigita al la familianoj de la viktimoj, kaj la enhavo de la raporto kaŭzis koleron de la familianoj. La 17-an, Mariano Pargas, la aganta estro de la policejo Uvalde, estis provizore suspendita.

La 24an de majo laŭ la loka tempo en Robb Elementa Lernejo en Teksaso, Usono, okazis grandskala pafado, kio kaŭzis morton de 19 lernantoj kaj 2 instruistoj.

Dividu