Ĉinio forte oponas planon de Pelosi pri vizito al Tajvano

Yu Publikigita: 2022-07-20 15:08:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio marde esprimis fortan oponon kontraŭ la plano de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi pri vizito al la ĉina regiono Tajvano.

"Ni rezolute oponas ajnan oficialan interŝanĝon inter Usono kaj Tajvano," diris Zhu Fenglian, la proparolanto, aldonante, ke la ripetaj provokaj rimarkoj kaj agoj de iuj membroj de la usona Kongreso lastatempe estas nenio alia ol intencoj malhelpi la reunuigan procezon de Ĉinio.

Zhu urĝis koncernajn usonajn kongresanojn kompreni la altan sentivon de la tajvana demando, ĉesigi provokojn kaj sin deteni de livero de ajna subteno al separismaj elementoj rekomendantaj "tajvanan sendependecon".

Dividu