Ĉinio ne malstreĉos respondon al KOVIM-19

Yu Publikigita: 2022-07-20 15:14:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan diris, ke la plej novaj respondaj protokoloj pri KOVIM-19 de la lando postulas pli bonan precizecon en liverado de preventaj kaj regadaj rimedoj kaj riparado de breĉoj anstataŭ malstreĉi la viglan atentemon.

Sun, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum sia inspektado en la provinco Hebei lunde kaj marde por kontroli la preventajn kaj regadajn rimedojn de la provinco kontraŭ la epidemio.

Sun reasertis senŝanceliĝe persisti en la dinamika nul-kronvirusa politiko de la lando kaj emfazis rapidan respondon por trakti epidemion en la plej mallonga tempo kaj kun minimumaj kostoj por certigi, ke la epidemio estu sub regado, la ekonomio stabila kaj disvolviĝo sekura.

Ŝi laŭdis la provincon Hebei pro konservado de nula komunumnivela infekto dum relative longa tempo kaj petis lokajn aŭtoritatojn resti viglaj kaj ekstermi ajnan komunumnivelan eksplodon ĝustatempe kaj rezolute.

Dividu