Ĉinio kaj EU konsentas kune trakti tutmondajn ekonomiajn defiojn

Yu Publikigita: 2022-07-20 15:19:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum sia naŭa Altnivela Ekonomia kaj Komerca Dialogo marde, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) konsentis fari komunajn klopodojn por antaŭenigi praktikan kunlaboron en la kampo de ekonomio kaj komerco, kaj kune trakti la defiojn alfrontatajn de la tutmonda ekonomio.

La dialogo, kiu okazis per videoligo, estis kunprezidita de ĉina vicĉefministro Liu He kaj Valdis Dombrovskis, plenuma vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono.

La du flankoj faris pragmatajn, sincerajn kaj efikajn diskutojn pri kvar temoj, nome la makroekonomio, industria ĉeno kaj proviza ĉeno, komerco kaj investo, kaj financa kunlaboro.

La du flankoj atingis serion da rezultoj kaj konsentoj pri makroekonomia politika kunordigo, kunlaboro pri industriaj kaj proviza ĉenoj, reformo de la Monda Organizo pri Komerco, vastigo de merkata malfermo, efektivigo de la interkonsento de Ĉinio kaj la EU pri geografiaj indikoj, inspekto kaj kvaranteno de bestoj kaj plantoj, dudirekta malfermo de la financa sektoro kaj reguliga kunlaboro.

Ambaŭ flankoj opiniis, ke la monda politika kaj ekonomia situacio eltenas profundajn ŝanĝiĝojn, kaj sanaj kaj stabilaj ĉina-eŭropuniaj rilatoj kaj ĉina-eŭropuniaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj utilas al disvolviĝo kaj prospero de la mondo.

La du flankoj volas kune klopodi por plifortigi reciprokan komprenon, antaŭenigi pragmatan kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo en ekonomia kaj komerca kampo, kaj pliigi la stabilecon de la kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU por pli bone trakti la necertecon de la tutmonda ekonomia situacio.

Dividu