Li Keqiang intervidiĝis kun prezidanto de Monda Ekonomia Forumo

Pluveta Publikigita: 2022-07-20 15:21:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 19a de julio ĉina ĉefministro Li Keqiang per videoligo intervidiĝis kun Klaus Schwab, la prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo.

Li Keqiang diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Monda Ekonomia Forumo daŭris pli ol 40 jarojn, kaj ĝi estas preskaŭ sinkrona kun la procezo de la reformado kaj malfermo de Ĉinio. Nuntempe la tutmonda disvolviĝo alfrontas multajn necertajn kaj malstabilajn faktorojn, sed mondaj paco kaj disvolviĝo, komunikado kaj interŝanĝoj inter landoj estas la aspiroj de la popolo kaj la ĝenerala tendenco. Malglato kaj malsukcesoj ne povas haltigi la progreson de la homa civilizacio kaj la historio. La internacia komunumo devas plifortigi konfidon, konservi pacon kaj stabilecon, plifortigi dialogon kaj komunikadon kaj kunlabori por trakti defiojn. Ĉinio aprezas la forumon, ke ĝi ĉiam fokusiĝis al ekonomia disvolvo kaj plifortigis kunlaboron kun Ĉinio. Profundigo de kunlaboro inter la du flankoj favoras sendi pozitivan signalon al la mondo por disvolvi la ekonomion kaj plibonigi la popolan vivtenon.

Klaus Schwab diris, ke en la pasintaj 40 jaroj la Monda Ekonomia Forumo konservis bonajn partnerecajn rilatojn kun Ĉinio. Nun la mondo alfrontas multajn krizojn kaj defiojn. La Monda Ekonomia Forumo volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio, antaŭenpuŝi tutmondan dialogon, plene elvolvi rolon de la industrio kaj komerco, fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron internaciajn kaj regionajn kaj ludi pozitivan rolon por trakti klimatan ŝanĝiĝon, antaŭenpuŝi transformiĝon de industrio kaj akceli socian egalecon.

Dividu