Usona amaskomunikilo: Malbonaj politikoj de Blanka Domo kaŭzis seriozan inflacion

Pluveta Publikigita: 2022-07-20 15:31:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de julio usona ĵurnalo The Hill publikigis artikolon titolitan Malbonaj Politikoj de la Blanka Domo Devas Respondeci pri Nuna Historia Inflacio. La artikolo diris, ke ĝuste estas tiuj malbonaj politikoj faritaj de la registaro kaŭzis la nunan seriozan inflacion. Tial ordinaraj usonanoj kaj malgrandaj entreprenoj devigite suferas la malbonajn rezultojn de la inflacio.

En la lasta semajno Usona Oficejo pri Labora Statistiko deklaris, ke en la pasinta jaro la konsumpreza indico altiĝis je 9,1%, kio kreis novan alton de la pasintaj 41 jaroj. La neregebla alta prezaro kaŭzis evidentan malaltiĝon de la vivnivelo de ordinaraj homoj.

Tamen, ĉi tiu dolora inflacio kaj ĝiaj pli larĝaj ekonomiaj sekvoj estas rekta rezulto de malbonaj politikoj de la Blanka Domo. Unue, la Blanka Domo puŝis elspezon de bilionoj da dolaroj en 2021, lasante la merkaton kun tro da dolaroj kaj tro malmultaj varoj. Due, multaj usonaj registaraj programoj instigas usonanojn ne labori, reduktante laborprovizon kaj altigante laborkostojn. Trie, la nuna registaro reduktis la provizadon de natura gaso kaj altigis ĝian prezon. Plej grave, la malstreĉa kaj moderna monpolitiko subtenata de la usona registaro kaŭzis historian ekspansion de la monprovizo kaj malplivalorigis la dolaron.

Dividu