Li Keqiang ĉeestis specialan videan dialogon kun tutmondaj entreprenistoj sub Monda Ekonomia Forumo

Pluveta Publikigita: 2022-07-21 16:47:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 19a de julio, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis specialan videan dialogon kun tutmondaj entreprenistoj sub la Monda Ekonomia Forumo. Li faris salutparolon kaj interŝanĝojn kun reprezentantoj de la entreprenistoj. Klaus Schwab, la prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, prezidis la dialogon, en kiu partoprenis preskaŭ 400 entreprenistoj el pli ol 50 landoj.

Li Keqiang diris, ke la nuna internacia kaj regiona situacio spertas profundan kaj kompleksan evoluon, kaj diversaj defioj kaj necertaj faktoroj evidente pliiĝis. En sia parolado en la ĉi-jara videokonferenco de la Monda Ekonomia Forumo, prezidanto Xi Jinping montris, ke Ĉinio senŝanceliĝe antaŭenigos la reformadon kaj malfermon. Paca kaj stabila medio estas la antaŭkondiĉo por disvolvado. Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj landoj por protekti la internacian sistemon kun Unuiĝintaj Nacioj en la kerno, praktiki multflankismon, kaj kunigi manojn por protekti la mondajn pacon kaj trankvilon. Akceli la stabilan kreskon de la monda ekonomio estas komuna kaj urĝa tasko por ĉiuj landoj. Ĉiuj landoj devas plifortigi la makroekonomian politikan kunordigon, certigi la stabilan provizon de nutraĵo kaj energio, kaj konservi la sekurecon kaj glatecon de industriaj kaj provizaj ĉenoj. Necesas plifortigi solidarecon kaj kunordigon, firme protekti kaj antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon, profundigi duflankan kaj plurflankan internacian kunlaboron kaj antaŭenigi ekvilibran, inkluzivan kaj kontinuigeblan disvolviĝon por ĉiuj.

Li ankaŭ respondis demandojn de reprezentantoj de eksterlandaj entreprenistoj pri la sana kaj stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, pritraktado de klimata ŝanĝiĝo, perspektivoj de disvolvado de fabrikado kaj konsumpolitikoj.

Dividu