Subtena proporcio de usona prezidento Biden falas al 36%

Pluveta Publikigita: 2022-07-21 16:50:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 19an de julio nova opinisondo farita de Reuters kaj Ipsos montris, ke sekve de kontinua influo de la inflacio al la usona popolo la subtena proporcio de usona prezidento Joe Biden falas al 36%, kio estas plej malalta nivelo post lia enoficiĝo.

La subtena proporcio de Biden estis sub 50 procentoj ekde aŭgusto 2021 kaj troviĝis proksime de rekorda minimumo en majo de la kuranta jaro. Tio sonorigis alarmojn por demokratoj. La Demokratia Partio gvidata de Biden eble perdos regadon de almenaŭ unu ĉambro de la Kongreso en la mezperiodaj elektoj en la 8-a de novembro.

Cetere la subtena proporcio de Biden en la Demokratia Partio falis de 74% lastsemajne ĝis 69% ĉi-semajne. Nur 11% de la partianoj de la Respublika Partio aprobis lian regadon.

Dividu