Ĉina armeo kondamnas trairon de usona militŝipo tra Tajvana Markolo

Yu Publikigita: 2022-07-21 17:06:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) diris merkrede, ke la PLA monitoris usonan destrojeron, kiam ĝi navigis tra la Tajvana Markolo, kaj ke Usono estas estas “detruanto” de paco kaj stabileco.

La usona misil-ekipita destrojero Benfold trairis la markolon marde por tio, kion Usono nomas "agado de navigada libereco".

Supera kolonelo Shi Yi diris, ke la Orienta Operaceja Komandejo de la PLA ĉiam tenas altan alarmpretecon kaj estas plene preta por defendi la ĉinan suverenecon kaj teritorian integrecon.

Usono efektivigis du tiajn agadojn en la Suda Ĉina Maro pasintsemajne, malgraŭ la ripetaj avertoj de Ĉinio. La PLA diris, ke ili forpelis la usonan militŝipon kiam ĝi navigis proksime al la insularo Xisha en la lasta merkredo.

"Senĉesa provoko kaj parado de Usono plene pruvas, ke ĝi estas kreanto de sekurecaj riskoj kaj detruanto de paco kaj stabileco en la Tajvana Markolo," diris Shi.

Dividu