Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi prirabon de naciaj resursoj de Sirio

Yu Publikigita: 2022-07-21 17:07:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Usono devas tuj ĉesigi prirabon de naciaj resursoj de Sirio.

Wang Wenbin faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam oni petis lin komenti raportojn, ke usonaj okupaciaj trupoj lastatempe translokis petrolon ŝtelitan el Sirio al la nordo de Irako, kaj siriaj oficialuloj kondamnis Usonon kaj ĝiajn aliancanojn pro ilia ago kiel piratoj.

Wang diris, ke 90% de la siria loĝantaro vivas nuntempe sub la limo de malriĉeco, du trionoj de la loĝantaro dependas de humanitara helpo, kaj pli ol duono de la loĝantaro suferas de nutraĵa nesekureco.

“La usona armeo ankoraŭ okupas la ĉefajn gren- kaj naft-produktajn regionojn en Sirio kaj prirabas naciajn resursojn de Sirio, plimalbonigante la lokan humanecan krizon,” Wang diris, aldonante, ke iuj sirianoj priskribis la ekziston de Usono en Sirio kiel formon de terorismo.

Wang diris, ke Usono ĉiam fanfaronis pri siaj tiel nomataj plej altaj normoj de homaj rajtoj kaj laŭleĝa regado, sed la usonaj agoj en Sirio pruvas, ke ĝi efektive estas malsukcesa en ĉi tiuj kampoj.

Dividu