La Eŭropa Komisiono proponis ke, de la 1-a de aŭgusto 2022 ĝis la 31-a de marto 2023, ĝiaj membroj alprenu libervolajn rimedojn por malpliigi gas-uzon je pli ol 15% kompare kun la mezumo por la sama periodo en la antaŭaj kvin jaroj. Se mankos en tiu tempo natura gasa provizo, EU prenos devigajn rimedojn por atingi tiun ĉi celon.