Kvin mezaziaj landoj fortigos kunlaboron por kune respondi al defioj

Pluveta Publikigita: 2022-07-22 15:12:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de julio en Cholpon-Ata, Kirgizio, fermiĝis la 4a Interkonsiliĝa Kunveno de Ŝtatestroj de Kvin Mez-Aziaj Landoj. La ĉeestintaj ŝtatestroj konsentis fortigi kunlaboron en ekonomio, sekureco, homaj interŝanĝoj kaj tiel plu, por kune respondi al la regionaj defioj.

Laŭ la komuniko de la novaĵ-departemento de kirgiza prezidento ĉeestis al la kunveno prezidentoj de Kirgizio, Kazaĥio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio.

En la kunveno la gvidantoj de la kvin landoj inteŝanĝis opiniojn pri fortigo de kunlaboro inter mez-aziaj landoj kaj kumuna respondo al la defioj de la regiona sekureco. La gvidantoj diskutis ankaŭ pri plivastigo de kunlaboro por certigi daŭrigeblan ekonomian kreskon, kaj ankaŭ pri plifortigo de kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj inter mezaziaj landoj. Post la kunveno, la gvidantoj de la kvin mezaziaj landoj sankciis komunan deklaron.

Dividu