Usonaj nigruloj fariĝis viktimoj de“inflacia lando”

Pluveta Publikigita: 2022-07-22 15:16:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de USA TODAY, usona Federacia Rezerva Banko de Nov-Jorko pubkigis raporton montrante la konatan fakton, ke “la ekonomiko de Biden” detruas ekonomian apogilon de usonaj nigruloj.

La raporto montris, ke nigraj kaj latin-amerikaj usonanoj spertas pli altan inflacion ol la meznombra nivelo de la lando. Post alĝustigo por elspezniveloj, la inflacio por nigruloj estis 0,2 procentpunkton pli alta ol la landaveraĝo, kaj tiu por latin-amerikanoj, ĉirkaŭ 0,6 procentpunkton pli alta.

La raporto diris, ke sub regado de la Demokratia Partio la grupoj, pri kiuj laŭdire ili plej zorgas, fakte suferas pli ol iu ajn alia. Nigraj usonanoj ŝajnas esti pli malbone en la inflacia lando gvidata de Biden. La prezoj de konsumaĵoj en Usono ŝvebis je 9,1 % en junio, la plej granda pliiĝo en pli ol jardeko.

La raporto opiniis, ke la inflacio estas kaŝita imposto por malriĉuloj, kaj la procento de nigraj usonanoj en malriĉeco estas preskaŭ duobla ol la procento de nigruloj en la nacia loĝantaro.

Dividu