​Ĉinio forte agos, se usona oficialulo insistos viziti Tajvanon

Yu Publikigita: 2022-07-22 15:42:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris ĵaŭde, ke Ĉinio forte agos por rezolute respondi la planitan vojaĝon de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al Tajvano kaj prenos kontraŭrimedojn, se la usona flanko insistos fari la viziton.

Wang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la ĉina flanko plurfoje deklaris sian solenan pozicion pri firma opono kontraŭ la vizito de Pelosi al Tajvano, kaj ke la usona Kongreso estas parto de la usona registaro kaj devas strikte observi la usonan promeson pri la tajvana demando.

"Se prezidanto Pelosi vizitos Tajvanon, tio grave malobservos la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn en la tri komunaj komunikaĵoj de Ĉinio kaj Usono kaj damaĝos la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio," diris Wang.

Wang diris, ke tio havos severan negativan influon sur la politikan fundamenton de ĉina-usonaj rilatoj, kaj sendos gravan malĝustan signalon al separismaj fortoj de "tajvana sendependeco". Li aldonis, "Se la usona flanko insistos fari la viziton, Ĉinio forte agos por rezolute respondi la viziton kaj prenos kontraŭrimedojn. Niaj agoj estas konformaj al niaj promesoj," diris Wang.

Dividu